Catalytic Communities

Beta (aliaj PromesoBankoj)
Mi tion faros, sed nur se vi helpos


Historioj pri sukcesaj promesoj

Ni ĉe PromesoBanko fieras pri la agoj, kiujn faras homoj por plibonigi sian ĉirkaŭaĵojn. Ĉiu sukcesa promeso ĉi tie reprezentas ion signifan – arboj plantitaj, libroj disdonitaj, amikecoj kreitaj, balotoj donitaj, mono donacita, leteroj skribitaj, kaj multaj diversaj aliaj agoj. Ni tre kontentas diri, ke homoj ĉirkaŭ la mondo kreis ŝanĝojn kaj iniciatojn, kaj ni ŝatus dividi kun vi kelkajn el niaj plej ŝatataj sukcesaj historioj.

La Biblioteko de Bakul

Donacu librojn por krei bibilotekon – Bakul-Library

“Mi volas danki vin ĉar la historio de Bakul nun estas historio pri kio homoj volas rakonti. Post kiam vi parolis pri Bakul al Idealist kaj ĉe la konferenco de Net Squared, ili faris podkaston pri ni. Kaj post tio, ni fariĝis studkazon pri socia entreprenado ĉe IIM Calcutta, plej eminenta Komerca Altlernejo en Barato, kaj ĉe la Universitato de Delhi, plej eminenta universitato en Barato. Sed ĉio komenciĝis ĉe vi, ĉe PromesoBanko. Elkoran dankon pro tio.

“Ĉiukaze... Bakul estas provo kunigi malgrandajn kontribuojn de unuopuloj, kiuj interesiĝas pri socia evoluo en Barato. Ĝi estas provo konkeri la emon je kredo, ke ŝanĝo maleblas ĉar ni kapablas nur malmulte kontribui. Pro tio, ni ja ekscitiĝis kiam ni malkovris PromesoBankon! Jen forumo, kie oni provis fari precize la saman aferon. Do ĝi estis perfekta ilo por nia kampanjo.

“Tamen, kiam ni lanĉis la kampanjon "Donacu Librojn: Konstrui Bibilotekon", ni vidis multajn nekredemajn respondojn. Multaj konsideris ĝin nerealisma celo, eĉ se ili ja ŝatus vidi la sukceson. Krome, ni eĉ ne havis bankokonton por ricevi mondonacojn, nek taŭga loko por stoki librojn. Do la kampanjo ĉe PromesoBanko estis simple perfekta. Kaj ni diris al tiuj, kiuj ne kredis je ni, ke ili ĉiukaze ne devos donaci se ni ne trovus mil aliulojn sufiĉe kredemajn. Kiam ni alproksimiĝis al la celo, pli kaj pli da personoj ekenvolviĝis; eĉ la skeptikuloj tiam volis, ke la ideo sukcesu. Rezulto de tiu kampanjo estas, ke ni nun havas unu el la plej elstarajn infanajn bibilotekojn en Barato, kreita entute el la malgrandaj kontribuoj de iom pli ol mil personoj.”

La promeskreintino kun amikema hundo, etikedita kiel 595

Organizi bonfaran vojaĝon al Nov-Orleano – airfarespledge

“Post kiam la televido montris ŝokajn filmojn pri la uragano Katrina, mi demandis min kiel mi povus helpi. Kiel amanto de ĵazo kaj bone konante Nov-Orleanon, mi tuj pensis pri la kantisto Harry Connick Jr, kaj ĉe lia retpaĝo connick.com mi vidis, ke aliuloj donacis sian tempon kaj monon. Sed kiel internacieca persono, simpla donaco de mono ne sufiĉus por mi.

“Je la komenco mi celis per mia promeso simple akiri sufiĉe da mono por flugbileto al Nov-Orleano, por ke mi povu proponi helpon al la organizaĵo CERMT (urĝkaza helpo per masaĝterapio).”

Daŭrigi legadon…

La promeskreinto apud monto de subvestaĵoj

Kolekti subvestaĵojn por orfoj – Undies4Liberia

“Imagi, ke iu sonĝas havi novan, puran kalsonon aspektas preskaŭ freneze al ni, sed por orfoj en Liberio, tiu estas lukso! Post monato de laboro en liberia orfejo pasintjare, mi rimarkis, ke plej multo de la infanoj havis nur unu kalsonon, kiu plej ofte estis preskaŭ eluzita. Helpi pri tio ŝajnis al mi esti plej natura kaj facila maniero por instigi al aliuloj kontribui!

“Mi fakte trovis PromesoBankon tute hazarde kiam mi serĉis alian retejon, sed tuj rekonis en ĝi tre bonan manieron envolvi homojn en io, kio tre gravas al mi. Mi kreis mian promeson, atendante ke kelkaj familianoj kaj amikoj subskribos ĝin. Mi eĉ ne kredis, ke ĝi sukcesos atingi sian celon, sen imagi, ke ankaŭ tiom da nekonatoj subtenus min!

“Mia celo por la promeso havigintus al mi 450 kalsonojn, sed finfine trafis mian leterkeston 753 kalsonoj novaj kaj puraj por la infanoj de Liberio! La respondo estis tiom impona, ke profitos ne nur unu orfejo, sed pluraj! Mi ĵus ĉisemajne metis ĉiujn kalsonojn en kontenero, kaj ĝi alvenos en Monrovio komence de aprilo. Mi foriros je la 24-a de marto por labori dum ses monatoj por bonega organizaĵo nomata ‘Orphan Relief and Rescue’ (t.e. ‘Asisto kaj Savo de Orfoj’). Ili laboras kun pli ol 80 orfejoj en kaj ĉirkaŭ Monrovio, do ili certe trovos dankemajn ricevontojn por la monto de kalsonoj!

“Malgraŭ la pasinta limdato de la promeso, homoj ankoraŭ nun kontaktas min por sendi kalsonojn kaj donacokartojn! Do, finfine, pli ol 750 kalsonoj iros la Liberio pro la bonkoreco de la uzantoj de PromesoBanko! Diri ‘Dankon’ ne sufiĉas, sed la ridetoj de la liberiaj infanoj diras ĉion bezonatan!”

Supervidanto de voĉdonado Becky, ekster voĉdonejo

Arigi homojn por supervidi voĉdonadon – electionwatch07

“Sen PromesoBanko, ni certe havintus multe malpli da observantoj de la voĉdonado. Krome ŝajnas, ke la publika videbleco de PromesoBanko instigis preskaŭ ĉiun, kiu subskribis la promeson al posta plenumo de tio promesita. La rezulto de la promeso estis, ke 25 homoj estas akredita de la brita Balota Komisiono por observi voĉdonadon en Anglio kaj Skotlando. Pere de iliaj observoj kreiĝis nia 65-paĝa raporto, antaŭnelonge eldonita kaj priraportita en la gazetaro.”

Bildsimbolo de First1000

Instigi al 1000 personoj transloĝiĝi – First1000

“La membraro de la Free State Project (t.e. Projekto pri Libera Ŝtato) tre aktivi por varbi subskribontojn, kaj kiel rezulto de la promeso, 1000 personoj transloĝiĝos al Nov-Hampŝiro, Usono kaj iĝos aktivuloj por libereco!”

Ŝanĝi vivstilojn – LiveSimply

“Ĉefa inter niaj celoj dum uzado de la retejo estis pritaksado de la projekto LiveSimply (t.e. ViviSimple). La projekto alvokas al homoj ŝanĝi sian vivstilon, kio estas celo kvalita, ne kvanta, kaj do malfacile mezuri per ciferoj. Do, havi retejon, kie troveblas la multkolorajn datumojn pri homaj pensoj, spertoj kaj opinioj, ebligas al ni vidi kiel tiuj personoj ŝanĝas siajn vivojn.

Bildsimbolo de LiveSimply“La funkcimaniero de PromesoBanko plene konvenis al niaj bezonoj - ni volis krei komunumon de homoj, kiuj faras promesojn por ke ili povu subteni unu la aliajn. Ni povintus elekti pli simplan sistemon, per kio homoj simple promesintus fari ion, sed ni volis aldoni ion plian, kaj PromesoBanko iĝis por ni tute taŭgan ilon por tio, pro la fakto ke ĝi devigas al la promeskreinto varbi subtenantojn, kaj ĝi sendas aŭtomatajn rememorigilojn se promeso ne sufiĉe facile kreskas.”

“Krome, ni volis havi sistemon jam testitan, kiun ni ne bezonos mem adapti. mySociety estis nia elekto ĉar ni ŝatas la etikan bazon de la organizaĵo”

Savu La Platanon

Kampanjo por savi lokan arbon – SaveTheSycamore

“La nombro de gemaljunuloj, kiuj subtenis tiun ĉi promeson per leteroj kaj telefonalvokoj al la lokaj instancoj estis vere fenomena! Ni elkore dankas al vi, ke vi provizis nin per tiel profesia lanĉilo. Mia sekva promeso estos por reklami pri PromesoBanko mem - mi estas tiom dankema al vi. Ne eblas al mi sufiĉe danki vin pro la helpo, kiun via servo donis al ni. Mi vere miregas!!! Dankas vin mi, mia familio kaj mia komunumo.”

Trovi subtenon por bonfara fondajxo – trees4kenya

“Mi sekvas la projektojn de mySociety jam de iom da tempo, kaj kiam anonciĝis PromesoBanko, tio estis por mi bona okazo envolviĝi. Realigi la potencon de kuna agado estas ege plifaciligite per tiu ilo.

“Animal Aid havas grandan subtenantaron, do ni unue retmesaĝis ilin por peti subtenon por la Promeso. Tiam ni petis, ke ĉiu subskribinto informu siajn amikojn kaj konvinki ankaŭ ilin subskribi. Poste, kiam ni faris pli da promesoj, ni informis al subskribintoj de similtemaj promesoj pri la novaj.

“Kiel rezulto de la promesoj, vegetarana orfejo nun havas irigacian sistemon kaj terareoj konvertiĝis al nutraĵproduktejoj, por ke la institucio estu sendepende daŭropova. Ni ankaŭ kolektis monon por sciencaj raportoj, kaj kunordigis leterkampanjojn al niaj politikaj reprezentantoj.”

Ridetigi homojn – give3hugsaday

“Mi komencis per sufiĉe simpla promeso, kiu facile subskribiĝus, simple por malkovri kion okazus… Mi ankaŭ scivolemis pri la ideo de 'forto pro homamaso' kaj la pli konkretaj eblecoj apliki tion… Mi retmesaĝis al 5 aŭ 6 amikoj kaj familianoj; kaj ene de kelkaj horoj, 2 aŭ 3 el ili jam subskribis. Ŝajnas, ke tio sufiĉis por montri la promeson al la publiko, kaj tiam homoj senĉese subskribadis.”

Helpi la vivmedion – showerpower

“Mi konsciis pri PromesoBanko per la libro 365 Ways to Change the World (t.e. 365 Metodoj por Ŝanĝi la Mondon) de Michael Norton, kiun mi aĉetis por mi kaj mia fratino ĉar ni ofte plendis pri la problemoj de la mondo kaj la maleblo fari ion ajn por helpi. Unu grava media problemo en Aŭstralio estas manko de akvo. Mia fratino kaj mi ekpensis, ke ni povas ŝanĝi niajn kutimojn, tio estus eta paŝo laŭ la ĝusta direkto - kaj tiam ni legis pri PromesoBanko kaj demandis nin ĉu ankaŭ aliuloj ŝatus fari similajn ŝanĝetojn. Multaj ŝanĝetoj iĝas granda ŝanĝo, ĉu ne?

“Mia granda espero estas, ke ni unuopuloj retrovos senton de persona respondeco pri niaj agoj, kaj rekonektos kun la ekstera medio; tiam la mondo estos pli bona por ĉiuj. Anstataŭ vidi mondskalajn problemojn kiel aferojn por iu alia, eble ni povus pli bone kompreni nian propran potencon por ŝanĝi kaj la nunon kaj la venontecon.

“Nu, je la komenco, mallongdaŭra duŝo kaj ĉiufoja movenda sitelo ŝajnis al ni kvazaŭ stranga puno! Sed tagon post tago, tiu kutimo iĝis por ni kontentiga kaj eĉ ĝojiga afero, kiu rekonektas nin al la mondo. Ĉiu en nia kvarpersona hejmo pli interesiĝas pri la ĝardeno, ĉar nun anstataŭ akvumi ĝin senpense per akvotubo, ni zorge pripensas pri kiuj plantoj plej bezonas la akvon de niaj siteloj. Mi notis la kreskon de ĉiu planto, kaj ekrimarkis la birdojn kaj bestojn, kiuj verŝajne de ĉiam estis tie sed mi antaŭe neniam rimarkis ilin! Anstataŭ longdaŭra duŝo antaŭ ol iri al la urbo, mi nun faras mallongan duŝon kaj pasigas momenton en la ĝardeno antaŭ ol foriri al la urbo.

“Kelkaj personoj, kiujn mi ne konas, ie en la mondo, subskribis mian promeson… and tio plezurigis min.”

Krei fonduson por teknologia stipendio – WIPTintern

“Kiel jama subskribinto de promeso ĉe PromesoBanko, mi decidis, ke estus tre efika ilo por instigi kaj agigi aliulojn. Ni decidis kolekti monon por povi pagi junan lernoservonton. En malpli ol 48 horoj, ni atingis nian celon. Estis profunde ekscite, kaj vere donis plenan energion al nia modesta projekto.”


Navigado

Aliĝi por retmesaĝoj kiam iu faras promeson proksime de ĉe vi — Funkcias en ĉiu lando!
Retadreso: Lando:  Urbo: